La bona afero pri la libera programaro

06/09/2011 2 komentoj

Saluton, karaj gelegantoj.

Mi scias ke mi ne skribis ĉi tie dum multe da tempo, sed mi estis tre okupita pro la ferioj kaj la studado.

Nu, hodiaŭ mi volas paroli pri unu el la multaj bonaj aferoj pri la libera programaro, kaj ĝi estas la kreado de ludoj. Nu, ne ĝuste kreado, sed revivigo de malnovaj ludoj.

Vi scias, ke multaj ludoj nun tre maljuniĝis kaj ne estas tre utilaj por la novaj komputiloj, operaciumoj, ktp. Sed, dankon al programistoj ni denove povas amuziĝi ludante la ludojn de nia juneco, vi komprenas ;)

Unu el tiuj ludoj nomiĝas Rollcage. Rollcage estas ludo eldonita de Psygnosis, firmao kiu bedaŭrinde malaperis. La ludo povas funkcii en novaj komputiloj kaj en novaj operaciumoj, almenaŭ ĝis Windows Vista. Sed ne “denaske” por Linux, kaj kompreneble ĝi havas multajn erarojn kaj aliajn aferaĉojn.

Sed ekzistas kelkaj programistoj kiuj faras liberan version de tiu ludo, kaj ĝi nomiĝas ReCaged. Tiu ludo estas sub la GPL, kaj ankaŭ sub tre forta modifado, sed ĝi planas esti projekto por ĉiuj kaj sen la eraroj de la origina ludo.

Bedaŭrinde ne ekzistas filmetoj pri tiu ludo, sed ja ekzistas filmetoj pri la sama projekto kun la antaŭa nomo, kiu estas RollcageX. Jen:

Sed ja ekzistas pli da tiaj ludoj, kaj jen mallonga listo de ili:

  1. Pyskool, kiu originaj ludoj estas Skooldaze kaj Back to skool. Kaj la aŭtoro planas remodifi la ludon Call Sam Cruise.
  2. Open Transport Tycoon Deluxe, kiu origina ludo estas, kompreneble, Transport Tycoon Deluxe. Bonŝance tiu ludo jam bezonas nek la grafikojn nek la sonojn de la origina ludo.
  3. CorsixTH, kiu origina ludo estas Theme Hospital.

Ktp.

Kategorioj:Uncategorized

Dungeon Crawl Stone Soup

13/07/2011 2 komentoj

Saluton, karaj gelegantoj.

Hodiaŭ mi ne intencas paroli pri Linux, sed pri libera ludo, disponebla por uzantoj de Linux, Windows kaj Mac OS. La ludo nomiĝas Dungeon Crawl Stone Soup.

Ĉi tiu ludo apartenas al la genro de la rolludo, ankaŭ konata kiel RPG, kaj ĝi aspektas kiel Rogue (angle, roguelike).

Ĝi ŝajnas tre interesa ludo. Jen kelkaj bildoj kiujn mi faris:

Mi estas ŝatanto de ĉi tiaj ludoj pri esplorado de forgesejoj, kun magio kaj strangaj aĵoj.

Por elŝuti ĝin:

- Se vi estas uzanto de Linux (Ubuntu, Debian, Fedora…), vi povas trovi ĝin en Synaptic aŭ en via preferata pakaĵa administrilo.

- Se vi estas uzanto de Windows aŭ Mac OS, aŭ ĝi ne estas en via pakaĵa administrilo aŭ aliaj aferoj, jen la ligilo: http://crawl.develz.org/wordpress/downloads

Kaj, por ĝisi, mi lasas al vi filmeton kiun mi trovis en Youtube. Jen:

Kategorioj:Uncategorized

Mia vivo kun Fedora

01/07/2011 Komentu

Saluton, karaj gelegantoj.

Okazis kelkaj novaĵoj ekde mia lasta skribaĵo kaj nun.

Ekzemple, mi uzadis Fedora kun la labortablo LXDE, kiel mi diris. Sed, kiam mi vidis la belecon de la nova labortablo Gnome 3, mi enamiĝis al ĝi ;)

Kaj nun mi uzas Fedora (la dek kvina versio) kun la labortablo Gnome. Jen la retpaĝo (angle).

Alia novaĵo okazis hodiaŭ. Ŝajne Microsoft spionos la babiladojn en Skype :S Sed ekzistas solvo, kaj ĝia nomo estas Ekiga.

Ĝis.

Kategorioj:Uncategorized

Nova uzanto de Fedora

17/06/2011 7 komentoj

Saluton al ĉiuj.

Jes, unue mi provis Gentoo, poste Sabayon, kaj fine Slackware. Neniu el ili plaĉis al mi, pro malfacileco, problemoj kun interreto kaj aliaj aferoj.

Kaj mi pensis provi aliaj distribuaĵoj, tiuj kiuj estas ciklaj (angle, cyclic). Fedora mirigis min, mi ne scias kial. Sed ŝajnas ke ĝi estas tre bona.

Se vi volas elŝuti ĝin, vi havas diversajn opciojn. .

Kompreneble, mi elŝutis la eldonon kun LXDE :)

Kategorioj:Uncategorized

Microsoft kaj aliaj interesaĵoj

13/05/2011 Komentu

Saluton.

Mi certis, ke mi ne multe skribis ĉi tie dum tiuj tagoj, do, mi skribos pri kelkaj informoj.

Eble vi aŭdis pri la aĉeto de Microsoft. Nu, se vi ne aŭdis, mi diru. Microsoft aĉetis Skajpon por 8.6 miliardoj da dolaroj. Mi ankoraŭ ne scias, ĉu la novaĵo estas bona aŭ ne, sed bonŝance la uzantoj kaj de Mac kaj de Linux ne devas zorgi pri siaj versioj, ĉar Microsoft diris, ke ĝi estos disponebla por ĉiuj uzantoj. Eble la malbona afero estas tiu, ke Microsoft igos nin pagi por uzi kelkajn aĵojn de Skajpo, sed ankoraŭ estas frue por paroli pri tio. Okaze ke Microsoft igos nin pagi por uzi Skajpon aŭ kelkajn aĵojn de ĝi, ekzistas alia programo por babili kaj krei konferencojn, por ĉiam senkoste: http://ekiga.org/

Nun mi devas paroli pri aliaj aferoj kiuj okazis al mi, kaj pri eta informo por la uzantoj de Fluxbox kaj Openbox en Arch.

Unue, kiel mi diris, mi provis instali Gentoo. Mi sukcesis, sed tiu operaciumo estas ege malfacile uzebla por mi, do, ĝi venkis min :(. Mi ankaŭ provis instali Slackware. Ĝi estas facile instalebla, iom malfacile uzebla, sed ĝi estas bona. Tamen, ĝi ankaŭ venkis min, kaj mi nur uzas Arch nun.

Nun la eta informo. Eble vi estas multlingvisto, tio estas, ulo kiu uzas pli da unu lingvo. Kaj vi certis, ke ĉe Fluxbox kaj Openbox ne ekzistas ilo por ŝanĝi la klavojn, por skribi тиел чи, екземпле ;)

Ekzistas maniero. Vi nur devas fari ĉi tiujn paŝojn:
- Unue, vi devas vidi la liston de disponeblaj klavoj kaj klavmapoj, en la dosierujo /usr/share/X11/xkb/rules/xorg.lst, pere de nano.

- Due, kiam vi vidis, ĉu ekzistas via ŝatata klavo aŭ klavmapo, vi devas aldoni ĝin al la menuo de Fluxbox/Openbox. Ekzemple, vi volas skribi ruslingve. Do, vi devas fari ĉi tion, en .fluxbox/menu kaj en .config/openbox/menu.xml:

[submenu] (Klavaro)
[exec] (Ruslingve) {setxkbmap ru}
[end]

<menu id="apps-keyboard-menu" label="Klavaro">
<item label="Ruslingve">
<action name="Execute">
<command>
setxkbmap ru
</command>
</action>
</item>
</menu>

Okaze ke vi volas uzi varianton de la klavaro, vi devas aldoni, post la lingvokodo, -variant (nomo de la varianto), ekzemple, setxkbmap ru -variant phonetic.

Ĝis.

Kategorioj:Uncategorized

Nova defio

05/04/2011 1 komento

Saluton, karaj gelegantoj.

Mi ne multe skribis ĉi tie, ĉar mi ne havis parolindajn aferojn. Sed mi venas kun defio kiun mi volas atingi.

Nu, mi havas du eksterajn durdiskojn, en unu mi havas Mint kaj en la alia mi havas Arch. Do, mia celo estas malinstali Mint kaj instali Gentoo. Ne, mi ne freneziĝis :D

Gentoo estas minimumista distribuo kiel Arch, sed la instalo eble estas la plej malfacila el la tuta distribuaro Linux, krom LFS (Linux From Scratch). Gentoo estas instalebla per la reto, per speguloj kaj aliaj aferoj.

Nu, mi montras al vi filmo-lernilon pri la instalado de Gentoo. Ĝi ne estas farita de mi, sed ĝi montras tre bone la procezon:

Kategorioj:Uncategorized

Internacia Komunumo de la Libera Programaro, kandidato al la Premioj Princo de Asturio

21/03/2011 4 komentoj

La Internacian Komunumon de la Libera Programaro oni kandidatigis al la Premioj Princo de Asturio, en la kategorio de Internacia Kunlaborado, pere de la hispana organizo CENATIC.

Multaj firmaoj ankaŭ apogas la kandidatecon. Mi esperas ke tiu komunumo akiru la premion, tio donus multe da reklamo al la libera programaro.

Kion vi opinias pri la novaĵo?

Kategorioj:Uncategorized
Follow

Get every new post delivered to your Inbox.